Sendependaj homoj (romantraduko en Esperanto)

Sendependaj homoj (romantraduko en Esperanto)

by Halldór Laxness
Sendependaj homoj (romantraduko en Esperanto)

Sendependaj homoj (romantraduko en Esperanto)

by Halldór Laxness

eBook

$8.45 

Available on Compatible NOOK Devices and the free NOOK Apps.
WANT A NOOK?  Explore Now

Related collections and offers

LEND ME® See Details

Overview

Nobelpremiita romano, tradukita el la islanda al Esperanto de Baldur Ragnarsson. -- La epika romano Sendependaj homoj (1934-35) amplekse kaj profunde rakontas pri la kulturaj kredoj kaj vivoj de islandaj kamparanoj komence de la 20-a jarcento ĝis iom post la unua mondmilito. Ĝi temas pri Bjartur, evoluinta de farmlaboristo al fiera posedanto de propra ŝaf-farmo, pri lia lukto kontraŭ la detruaj fortoj de naturo kaj moderna socio kaj pri liaj klopodoj por certigi daŭran sendependecon por si mem kaj sia familio. Laxness vivece priskribas la kulturajn valorojn de la malriĉaj, pene kaj memsklavige laborantaj kamparanoj, iliajn kredojn, esperojn, etajn sukcesojn kaj grandajn perdojn, kaj iliajn ĉiutagajn vivojn. --- Halldór Kiljan Laxness (1902-1998) estis la plej elstara inter islandaj verkistoj en la 20-a jarcento. Li verkis dek tri grandajn romanojn kaj kvin dramojn, multajn novelojn kaj eseojn kaj rememorajn librojn. Liaj verkoj estas tradukitaj en 43 lingvojn, kaj jen aldoniĝas traduko de unu el liaj grandaj romanoj, Sendependaj homoj, en Esperanton. --- La historio pri Bjartur ne estas ia izolita rakonto pri la vivo de unu homo, kiu sola batalas por sia sendependeco. Ĝi havas ankaŭ signifon pli ĝeneralan. Ĉie en la mondo, en ĉiuj landoj, troviĝas homoj similaj al tiu islanda farmisto. Kiam Sendependaj homoj aperis en Usono, iu recenzinto asertis, ke miloj kaj miloj da liaj similuloj loĝas en Novjorko sola. La historio de Bjartur estas mallongigo de la historio de ĉiuj homoj, kiuj jarcenton post jarcento vane penadis en sia batalado vivteni sin kaj siajn familiojn per siaj propraj fortoj, kun nur unu senindulga celo: fariĝi sendependaj.”


Product Details

BN ID: 2940046508437
Publisher: Mondial
Publication date: 01/08/2015
Sold by: Smashwords
Format: eBook
Sales rank: 922,204
File size: 3 MB
Language: Esperanto

About the Author

Nobelpremiita islanda verkisto.

From the B&N Reads Blog

Customer Reviews