En ĉi tiu volumo aperas la kontribuaĵoj de kolegoj kaj geamikoj de Renato Corsetti, okaze de lia 75-a datreveno. La agado de Renato Corsetti dum la lastaj kvar jardekoj estas tre varia kaj grava: ekde la engaĝiĝo por lingvaj rajtoj en la kampo de lingvopolitiko, al la strategia agado kadre de la Esperanto-movado, internacia kaj itala, ĝis la scienca esplorado en la fako psikolingvistika ĉe la Universitato "La Sapienza" de Romo. La bunteco de la kontribuaĵoj en ĉi tiu volumo, kaj enhave kaj lingve (estas kontribuaĵoj en Esperanto, la itala kaj la angla) atestas la grandan kapablon de Renato Corsetti komunikigi homojn, spertojn kaj agadojn tre malsimilajn inter si. La aŭtoroj de la kontribuaĵoj kaj la redaktoro deziras esprimi dankon al la jubileulo pro ĉio kion li faris dum pli ol kvar jardekoj da senlaca agado.