Ĉi tiu kolekto de meditoj kaj pensoj estas aparte dediĉita al homo suferanta, ĉu spirite, ĉu home, ĉu socie, por ke li reagu kaj renaskiĝu el la cindroj, kiel la mitologia Fenikso, serĉe de nova, pli feliĉa vivo, ĉar nun li estas pli sperta. Mi esperas, ke mi kontribuas por ke vi intime plifortiĝu, kaj fine prepariĝu por elteni eĉ la neelteneblan. Se aŭ kiam doloro frapos sur vian pordon, ke vi havu kondiĉojn por sublimi ĝin, por la bono de via Spirito kaj de ĉies Spirito, ĉar tia estas la frata ago, malegoisma, flanke de tiuj, kiuj emas vidi, sur la Tero, la aperon de Solidara, Altruisma, Ekumena Socio. La venko de homo komenciĝas en li mem. La progreso de la Homaro estas sekvo de tio: Socia kaj Daŭripova Evoluo, Edukado kaj Kulturo, Arto kaj Sporto — ĉio kun la nemalhavebla Ekumena Spiriteco —, por ke estu Socio-media Konscio, Nutrado, Sano kaj Laboro por ĉiuj ĝiaj partoprenantoj, kaj vekiĝu en ili Tutplaneda Civitaneco. Agante tiel, ni povos multobligi kontentecon, sekurecon kaj Pacon en la Animo kaj en la poŝo de civitano, en ĉiu lando, kiu amas sian genton.