Demian (Romano tradukita al Esperanto)

Demian (Romano tradukita al Esperanto)

by Hermann Hesse
Demian (Romano tradukita al Esperanto)

Demian (Romano tradukita al Esperanto)

by Hermann Hesse

eBook

$6.75 

Available on Compatible NOOK devices, the free NOOK App and in My Digital Library.
WANT A NOOK?  Explore Now

Related collections and offers

LEND ME® See Details

Overview

Mondliteraturo en Esperanto. Tradukis: Detlef Karthaus.

En la jaro 1919, la germana-svisa verkisto kaj posta nobelpremiito Hermann Hesse (1877 – 1962) publikigis sian parte aŭtobiografian romanon Demian sub la pseŭdonimo Emil Sinclair (Sinkler). Ĝi estas romano pri la ofte komplika vojo de junuloj al sintrovo aŭ memrekono, antaŭ ĉio de tiuj junuloj kiuj, kiel Hesse mem, kiel adoleskuloj sentis sin pli soluloj ol partoj de grupoj de samaĝuloj. --

Hesse tenas la lingvaĵon kaj la agad-strukturon de la romano tre simplaj, ne nur por rekte komprenigi sin al junuloj, sed precipe por fokusigi la atenton de la legantoj al la interna evoluo de la ĉefa heroo. Hesse estis tiam adepto de psikanalizo, kaj la romano povas esti komprenata kiel studo de la evoluo de juna homo el la vidpunkto de psikanalizo.
Samtempe, Hermann Hesse enplektis en la historion de Sinkler multon el sia propra junaĝo: sian rilaton al sia familio, siajn deprimojn, siajn misvojojn, la serĉon de amo kaj vera amikeco, kaj sian fojan samseks-erotikan rilaton. La figuro de Demian, gvidanto kaj savanto de Sinkler en la romano, estas rigardata kaj kiel amiko de Sinkler, kaj kiel personigita parto de Sinkler mem. La Kain-signo, kiun, en la romano, homoj rekonintaj sin mem, portas sur sia frunto, kaj la societo de tiuj portantoj de la Kain-signo, rilatas al la Societo de Monte Verità en Svislando, al kiu Hesse apartenis, kaj kiu en la komenco de la 20-a jarcento estis komunumo de artistoj kaj elirpunkto de pluraj modernaj kaj alternativaj movadoj.

Kun Steppenwolf (Stepolupo), Siddharta (Sidharto) kaj Das Glasperlenspiel (La Ludo de Vitraj Perloj), Demian apartenas al la ĉefaj verkoj de Hesse kaj siatempe rapide fariĝis sukcesa kultlibro por adoleskaj homoj.


Product Details

BN ID: 2940045243353
Publisher: Mondial
Publication date: 08/25/2013
Sold by: Smashwords
Format: eBook
File size: 609 KB
Language: Esperanto

About the Author

Hermann Hesse (1877-1962) was a German-Swiss poet, novelist, and painter. Profoundly affected by the mysticism of Eastern thought, Hesse’s books and essays reveal a deep spiritual influence that has captured the imagination of generations of readers. His best-known works include Steppenwolf, Siddhartha, Demian and Magister Ludi. In 1946, he received the Nobel Prize in Literature.

From the B&N Reads Blog

Customer Reviews