Humphrey Tonkin estas brita-usona esperantisto, kaj eksa prezidanto de TEJO kaj UEA.Profesie li estas profesoro pri angla literaturo, specialisto pri la renesanca periodo (ankaŭ Ŝekspiro). Li diplomiĝis en Kembriĝo, doktoriĝis en Harvard kaj estis prezidanto de la Universitato de Hartford, ĉe kiu li aranĝadis famajn somerajn Esperanto-kursojn.Tonkin esperantistiĝis en 1956. Studante en Kembriĝo, li tie kunfondis Junularon Esperantistan Britan en 1959. De 1961 ĝis 1971 li estis estrarano de TEJO, kaj de 1969 ĝis 1971 ties prezidanto. En 1963 li, estante kasisto de TEJO, fondis kaj la unua redaktis la revuon Kontakto.En la UK de Hamburgo en 1974 la Komitato de UEA elektis lin prezidanto, posteulo de Ivo Lapenna. Li posteniĝis ĝis 1980 kaj prezidis denove de 1986 ĝis 1989. Tonkin en 2001-2004 denove oficis en la estraro, kiel vicprezidanto.
William SHAKESPEARE [ˈwɪljəm ˈʃeikspiər], esperante Vilhelmo ŜEKSPIRO, estis angla poeto kaj dramverkisto, konsiderata preskaŭ universale unu el la plej bonaj poetoj kaj dramverkistoj de la mondo kaj la plej bona verkisto de la angla lingvo. Oni ofte nomas lin la nacia poeto de Anglujo kaj la Bardo de Avon; angle oni ofte simple nomas lin The Bard (La Bardo).Liaj postvivantaj verkoj, kiuj inkludas liajn kunlaborojn, konsistas de proksimume 39 teatraĵoj (la preciza kvanto estas pridisputata), 154 sonetoj, tri longaj rakontaj poemoj kaj kelkaj aliaj versaĵoj, kelkaj el kies aŭtoroj estas necertaj. Liaj teatraĵoj estas tradukitaj en ĉiun gravan vivantan lingvon kaj oni ludas ilin pli ofte ol tiujn de ĉiu alia dramisto.[2] Oni ankaŭ daŭre studas kaj reinterpretas ilin.Shakespeare produktis la plejparton el lia konata verkaro inter 1589 kaj 1613. Liaj fruaj teatraĵoj estis plejparte komedioj kaj historioj kaj estas rigardataj kiel inter la plej bonaj verkoj iam produktitaj en tiuj ĝenroj. Li poste verkis plejparte tragediojn ĝis 1680, inter kiuj Hamleto, Romeo kaj Julieto, Otelo, Reĝo Lear kaj Makbeto, kiuj estas konsiderataj inter la plej bonaj verkoj en la angla lingvo. En la lasta fazo de sia vivo, li verkis tragedikomediojn (ankaŭ konataj kiel romancojn) kaj kunlaboris kun aliaj dramverkistoj.
Marjorie Boulton naskiĝis la 7-an de majo 1924 en Teddington, Middlesex, la solinfano de du instruistoj. Translokiĝinte alBarton-on-Humber, ŝi eklernis en la gimnazio, kiun estris ŝia patro, kaj tie ŝin instigis al verkado la aŭtoro Henry Treece, kiu tieinstruis. Boulton studis anglan literaturon en Somerville College, Oksfordo, de 1941 ĝis 1944 kaj de 1946 ĝis 1948.Boulton laboris kiel instruisto en diversaj postenoj, laste kiel direktoro de kolegio por instruistoj en Ambleside, en nord-okcidenta Anglujo, sed en 1970 ŝi forlasis tiun profesion por okupiĝi plentempe pri esplorado kaj verkado. Reveninte al Oksfordo, en 1976 ŝi doktoriĝis per disertaĵo pri la verkisto Charles Reade. Ŝi restis en Oksfordo, verkante en la angla kaj en Esperanto, kaj ludante gravan rolon en la Esperanto-movado, ĝis sia morto la 30-an de aŭgusto 2017.Plej konata kiel elstara poeto en Esperanto, Boulton verkis ankaŭ dramojn, eseojn, novelojn kaj biografiojn en Esperanto. En la angla ŝi verkis poemojn kaj du krimromanojn. Ŝi ankaŭ multe tradukis, en Esperanton kaj la anglan. En 2022 aperis 1200-paĝa kolekto de ŝia poezia verkaro en du volumoj, Unu animo homa.